Marino Curnis - Logo
ALIAJ LINGVOJ   BAZARO   NOVAJXOJ KAJ RENDEVUOJ   AMASKOMUNIKILA REVUADO   SU FOGHILE   RETJXURNALO   KONTAKTOJ
   Elekto de Lingvoj > Esperanto > Muzikisto
  Menuo Esperanto bordo lato Muzika Biografio
Miaj libroj:

- Marino Curnis:  - Vojagxisto:
 - Verkisto kaj Poeto:
 - Muzikisto:
  - Artisto:
 - Eldonisto:


Marino Curnis estas muzikisto precipe memlernanta. Ludas cxefe la gitaron (elektrika, klasika, akustika, "slide"..). Tamen li sxuldas parton de siaj muzikaj konoj al eminentaj Instruistoj, aparte la Instruisto Mario Maffeis (kiu instruis al li teorion kaj solfegxon) kaj la Instruisto Emanuel Gasparini (gitaristo de "HotLine"). Dum la 1996 kaj 1997 Marino instruas gitaron pere de "Istituto Palazzolo" en "Schilpario" (Bergamo - Italio). Cxiam en 1997 aligxas al S.I.A.E. trapasinte sukcese ekzamenojn de "Komponisto Melodiisto Transskribinto" kaj "Vortisto, Auxtoro de Literatura Parto". La muzikaj studadoj kondukas lin dum 1998 en "Varanasi" (Barato), kie li studas la "tabla"-n, la klasikan muzikon "hindustani" kaj la rudimentojn de "sitar", kiujn li transportis al gitaro pere de la  "apertaj" agordadoj. Krome li ludas la bekfluton (tenoran kaj kontraltan).

La muzikaj gxenroj favorataj estas la bluso (Robert Johnson, Elmore James, Jimi Hendrix, Gary Moore, Led Zeppelin..) kaj la "fusion"/etna (Miles Davis, Trilok Gurtu, Sting..). Tamen Marino estas obstina auxskultanto de cxiu muzika gxenro: baroka (Vivaldi, Albinoni..), klasika (L. kaj W.A.Mozart, J.S.Bach..), "hindustani" (Ustad Zakir Hussein, Ravi Shankar..), jxazz (Zawinul, Larry Carlton, Gianluigi Trovesi, Paolo Fresu..), "pop" (Cat Stevens), "folk" (Adaro, Riccardo Tesi kaj Banditaliana..), "hard rock" (Steve Vai, Incubus, Primus, Joe Satriani..), tradicia (Tito Oprandi, Nepali, Rusaj kaj Ukrajnaj Bardoj..), "soundtracks" (Ennio Morricone, Masala..), avangarda (Franco Battiato, Frank Zappa..), freneza (Elio e le Storie Tese), "world", "fusion", "funky" (Red Hot Chili Peppers, Prince..), kaj tiel plu...


Marino plezure kaj nostalgie memoras kelkajn kunlaboradojn kaj "
jam-sessions" dum la jaroj: sia "Lonely Soul Ex Blues Band", la "035 Funky Blues Band", "Ferebandaperta", la "Manovall", Deitra Farr, Jeff "One Man Band" je la festivalo "Nave Blues" (Brescia - Italio), Arthur Miles (grandega kantisto en "BLUE'S" de Zucchero Fornaciari), ktp...

Post longa muzika pauxzo, Marino deziras hodiaux repreni ludadon per siaj projektoj: "OL'BLUES - Blues e Dintorni" kaj "ExBlues".

Contatore sito
Cxiuj raitoj rezervitaj. Marino Curnis. Marino Curnis